La redakcio de Heroldo Komunikas ĝojas anonci kelkajn gravajn ŝanĝojn, kiuj faciligos la interagadon kun niaj legantoj kaj igos la disvastigon de nia enhavo pli moderna.
Sekvante la rezolucion Martinelli, kiun la Senato aprobis en Pavio, ni enkondukis sistemon kiu malfermas la eblecon komenti niajn artikolojn en Telegramo. Tio permesos al legantoj diskuti pli libere, ricevi reagojn rapide, kaj partopreni en la debato sen la malfacilaĵoj de la antaŭa sistemo, kiu postulis manan kontrolon de la redakcio. Ni ĉiukaze kuraĝigas ĉiujn aliĝi kaj kontribui al la dialogo, ĉiam respektante la Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj. La eblecon komentarii en la retejo estos do forigita.
Alia grava ŝanĝo rilatas la sistemon de dissendo de niaj artikoloj al la kanalo. La antaŭa mana procezo estas anstataŭita per aŭtomata sistemo, danke al kontribuo financa de mecenato.
Laŭante la indikojn de la Parlamento, ni cetere kredas ke ĉi tiuj novigoj ne nur modernigos la servon de la oficiala organo, sed ankaŭ plifortigos la tutan civitan diskutadon. Ni denove invitas ĉiujn aktivajn uzantojn aliĝi al nia kanalo!