Tri kontinentoj en la estonta Kortumo

HeKo 326 4-C, 22 mar 07

La arbitracia instanco kiu oficos ekde 1 marto 2008 pruvas la tutmondiĝon de la Esperanta Civito, kie kvin el la nunaj 22 paktintaj establoj situas ekster Eŭropo: Afriko, Ameriko, Azio. Kaj unu kortumano rezidas en Oceanio.

La Forumo per sekreta baloto ĵus elektis tri membrojn: Kep Enderby, Andrés Martín kaj Margarita Nájera — kaj du vicmembrojn: Zofia Banet Fornalowa kaj Jean-Jacques Lavanchy.

Temas pri konfirmoj, escepte de c-ino Nájera el Meksiko, kiu fakte anstataŭas demisiinton (Giorgio Silfer). Margarita Nájera, iama TEJO-estrarano, estas la plej konata aktivulino en ege multnombra esperanta familio, kun kiu dum multaj jaroj preskaŭ koincidis la meksika Esperantio. Ŝi kaj ŝiaj gefratoj petis la Esperantan civitanecon en 2005.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.