UEA vendas kaj privatigas, Heroldo raportas

HeKo 781 1-B, 9 feb 22

Lasta paŝo por la likvido de la malnova UEA: la Komitato de la Universala aprobas ĉi-semajne la vendon de la domo en Nieuwe Binnenweg 176, proponitan de la estraro. Post la formala apogo de TEJO, la konfido al la estraro estas garantiita: sola demando estas, kiom la interna opozicio kreskis; sed probable iuj hezitantoj (ekzemple la burundia, la hispana, la itala gekomitatanoj) faros la salton de la koturno, voĉdonante ĉi-foje kiel la majoritato, aŭ ne voĉdonante entute.

La vendo, vakigo kaj translokado okupos la Asocion dum tuta jaro. Sed fakte, kion alian ĝi farus? Siajn servojn la Universala nur vendas aŭ privatigas. La kongresa fako kaj la libroservo jam estas privatigitaj ĉe slovaka firmo. La biblioteko kaj la historia arkivo destinitaj al la nacia biblioteko de Aŭstrio. La jarlibro ne plu (p)aperas, fakte neniu libro entute eldonita. La revuo situas en Moskvo ĉe la mastro de privata eldonejo, escepte de la deficito, daŭre en Roterdamo… “Kontakto” ankaŭ deficitas (kaj malfruas ses monatojn danke al la nova ĉefredaktoro Fischer-Kotowski), sed ĝi kuŝas sur la ŝultroj de TEJO.

UEA mem produktas malmulton: la plej grava (kaj utila) servo estas la kontaro, nun bone prizorgata. Aldone la reprezentivo ĉe UN, plus oftaj gazetaraj komunikoj tiel longe kiel Humphrey Tonkin vivos, kaj la AMO-seminarioj, tiel longe kiel Stefan MacGill eltenos. Preskaŭ senutila organizo: strebis la Finan Venkon sed atingis la finan benkon.

Sed eble la drasta Thatcher-terapio (sugestita unuavice de d-ro Renato Corsetti, ekskomunisto) efikos pozitive, ne nur pro la rekapitalizo. Por kompreni kaj klarigi al la publiko, “Heroldo de Esperanto” sendis sian redakcianinon Ĥadiĝa Alieva al la sidejo de E@I en Slovakio. Ŝi longe intervjuis s-ron Petron Balaz kaj liajn kunlaborantojn, ankaŭ multe fotis. Legu pli en la marta numero de HdE.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.