HeKo 849 2-B, 29 okt 24
Koincide kun la inaŭgura sesio de la Parlamento de la Esperanta Civito (2025-29) la paktinta establo Esperanta Naturamikaro organizos en Malago la unuan Andaluzan Esperanto-Rendevuon, 29-31 marto 2025, kun alvenoj vendredon la 28an. La parlamenta sesio mem disvolviĝos lundon la 31an matene en tre digna palaco.
Dum la semajnfino eblos proksimiĝi per esperanto al la andaluza kulturo, parte en promenadoj parte en kontakto kun artistoj en Malago. La aranĝo estas turnita precipe al eksterlandanoj flue parolantaj nian lingvon, dezirantaj pli bone koni la unuan urbon en la tuta latinida mondo kie fondiĝis esperanto-societo.
Informas: naturamik [ĉe] esperantio [punkto] net (naturamik[at]esperantio[dot]net)