Unua deĵoronto en Tanganika Esperanto-Domo

HeKo 755 4-B, 22 feb 21

Fondumo Pro Esperanto mobilizis la unuan deĵoronton por la Tanganika Esperanto-Domo, sed li ne estas afrikano. La regio trovas ke afrikanoj devas ankoraŭ kreski en kompetento kaj diligento, kaj ĝi sin turnis al Civila Esperanta Servo, kiu disponigis du personojn: elektita estas tiu, kiu jam vizitis Burundion almenaŭ unu fojon.

Temas pri c-ano Tihomir Lovriĉ, kun la rango de pacisto en CES, kaj Civita parlamentano (delegito de Fajszi Amika Rondo en la Forumo). Krom misio en Afriko en decembro 2017, c-ano Lovriĉ plenumis mision kadre de Projekto Irena en Bosnio en 2018, apoge al la Itala Naturamikaro. Li jam deĵoris en Esperanto-Domoj: mallonge en Andaluzio kaj dum ordinaraj periodoj en Svislando.

C-ano Lovriĉ (kies ĉefa eduklingvo estas la kroata) estas ankaŭ artisto, kiel ofte okazas por la aktivuloj en la nova Esperantio: ofte la Civitaj senatanoj estas verkistoj de PEN Internacia (eĉ kvar Konsuloj el kvin, ĝis nun). Krom garantii ordon, purecon kaj sekurecon surloke, kaj trejni longdaŭran deĵoronton, certe li desegnos (liaj bildoj estas aprezataj interalie en “Literatura Foiro” kaj “Kontakto”, kaj li realigis la grafikan parton de la kamiŝibajo “Karmezina renkontis lupon” de c-ano Giorgio Silfer).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.