Unua lingvotesta sesio de KCE en Budapeŝto

HeKo 778 6-B, 23 dec 21

Laŭ peto de la orienta legacio de la Esperanta Civito, Kultura Centro Esperantista organizis hodiaŭ lingvotestan sesion en Budapeŝto. Fakte ĝi estis la unua en Hungario, kie KCE planas duan jam en marto 2022.

La ekzamenon sukcese trapasis c-ino Ĥadiĝa Alieva, kiu atingis la diplomon por la nivelo B1 laŭ LTSEC. Ekzamenis gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.

Ekde 2020 pro dekreto Karibe, kune kun la civitaneco LTSEC-diplomo de la intera nivelo estas la minimuma necesa por interna kariero en la stabo de la Esperanta Civito. Aliaj esperanto-diplomoj ne validas.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.