Unuafoje sloveno ne prezidas la Pac-Komitaton

HeKo 705 8-B, 3 apr 19

La internacian PEN-komitaton de la verkistoj por paco ne plu prezidas sloveno. Dum duona jarcento la Slovena PEN organizis la konferencon en Bledo, kie kunvenas ankaŭ la pac-komitato, kaj lastatempe eĉ la verkistina. Kvankam la renkontoj plu daŭros en Bledo, la komitaton prezidos franca verkisto, Emmanuel Pierrat, ĵus elektita fine de la mandato de Marjan Strojan.

La 51a konferenco daŭras per la renkonto de la balkanaj verkistoj kaj rondaj tabloj, pri la porinfana literaturo kaj pri la reprezento de la aliulo. La esperantan literaturon reprezentas c-ano Giorgio Silfer.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.