Unuafoje virino direktos Uneskon

HeKo 404 3-C, 24 sep 09

S-ino Irina Bokova el Bulgario estas la ĵus elektita ĝenerala direktoro de Unesko. Unuan fojon virino okupas ĉi tiun prestiĝan postenon.

Eksa ministro de eksteraj aferoj de Bulgario, la politika orientiĝo de s-ino Irina Bokova estas la nova maldekstro (ŝi estis deputito en la bulgara parlamento flanke de la socialisma partio antaŭ ol fariĝi bulgara ambasadoro en Parizo, Unesko kaj la francparolanta komunumo).

En sia unua publika eldiro post la elekto, ŝi konfirmis sian deziron labori pli aktive kun la islama parto de la mondo, kies reprezentanto, la egipta kulturministro Faruk Hosni, malgajnis kontraŭ Bokova en la konkurado por la posteno de ĝenerala direktoro de Unesko.

La vickonsulo de la Esperanta Civito pri kulturo kaj informado kaj ĉefredaktoro de revuo “Literatura Foiro” sen. Ljubomir Trifonchovski renkontiĝos kun s-ino Irina Bokova post ŝia transpreno de la posteno por persone transdoni siajn bondezirojn okaze de la elekto kaj ankaŭ por intervjui ŝin por la revuo “Literatura Foiro”.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.