Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” kaj Esperanto-societo “D-ro L. L. Zamenhof” Razgrad invitas al la Zamenhofa semajno, dediĉita al la 150a naskiĝa datreveno de d-ro L. L. Zamenhof kaj la 25-jariĝo de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, 7-15 decembro 2009 en Razgrado (Bulgario), laŭ la suba programo.
7 decembro (lundon) 15h00 – Malfermo de la Zamenhofaj tagoj. “Homanarismo – la granda revo de Zamenhof” -prelego de sen. Ivaniĉka Maĝarova (en EDK “D-ro Ivan Kirĉev”)
9 decembro (merkredon) 15h00 – Solena kunveno, dediĉita al la 25-jariĝo de Esperantista domo de kulturo ”D-ro Ivan Kirĉev” (en kafejo “Esperanto”)
10 decembro (ĵaŭdon) 15h00 – Pavlin Boevski rakontas per bildoj pri la 94a UK en Bjalistoko (en “D-ro Ivan Kirĉev”)
11 decembro (vendredon) 16h30 – Renkontiĝo de la esperantistaj generacioj (en Regiona Biblioteko “Prof. Bojan Penev”)
14 decembro (lundon) 15h00 – Solena kunveno, dediĉita al 150a naskiĝa datreveno de d-ro L. L. Zamenhof
(en kafejo “Esperanto”)
15 decembro (marde) 16h30 – Zamenhofa vespero, dediĉita al la Tago de la Esperanta Kulturo (en Regiona Biblioteko “Prof. Bojan Penev”)
Por aliĝo kaj informoj: esperanto_razgrad ĉe mail.bg