Verdaj Ĵaŭdoj aŭtune ĉe la naturamika Esperanto-Domo
Hieraŭ disvolviĝis la unua Verda Ĵaŭdo de oktobro 2024 ĉe la naturamika Esperanto-Domo en Malago. Unuafoje ĝi estis partoprenebla ankaŭ per skajpo: tion profitis verkistino, Laure Patas d’Illiers el Parizo, ĉar oni babile raportis pri la lasta mondkongreso de PEN Internacia.