Diverse ne estas perverse

HeKo 367 3-B, 5 sep 08

“Diverse ne estas perverse” estas la gvida fadeno de la aŭtuna numero de “Femina”, la 15a ekde la naskiĝo en 2004. Al tiu ĉefa (sed ne sola) temaro “Femina” dediĉas dosieron pri samseksemo, fare de Stella Meester, artikolon de Leen Deij pri la seksaj rilatoj de romkatolikaj pastroj, recenzon de Giorgio Silfer “Princinoj sur unu matraco” pri hispana filmo esploranta prostituadon.

Membraro: SAT krizas, UEA regresas

HeKo 367 2-A, 4 sep 08

“Kiel povas okazi ke porlaborista asocio nur havas 680 membrojn? Respondis k-do Jakvo Schram, prezidanto de Plenumkomitato el SAT. La kongreskotizo ja estas pli favora ol en UEA. Kial nia organizo ne povas konkeri la koron de ordinara verdstelulo? En SAT-Amikaro [sekcio por la franclingvaj landoj] ja membras 787 eblaj gekamaradoj!” Tiel raportas sen.

Estis ILEI-konferenco en Benino

HeKo 366 9-A, 3 sep 08

Estis terure aŭdi, kiam Atilio Orellana Rojas (sekretario de ILEI) kaj Aida Cizikaite (estrarano pri konferencoj) en marto 2008 proponis al la ILEI-estraro nuligi la ĉi-jaran ILEI-konferencon en Porto-Novo, Benino. Estis ĝojige, ke multaj tamen ekagis, varbis kaj helpis sukcesigi la konferencon.

Pri la eventoj en Georgio

HeKo 366 6-A, 30 aug 08

Pri la ĉi-monataj kaŭkazaj eventoj neniu esperanto-gazeto raportis, sed jam meze de aŭgusto Kalle Kniivilä (korespondanto el Moskvo por la iama organo de la komunista partio de Finnlando, ankoraŭ en sovetiaj jaroj) sin esprimis en la propra blogo, per minimumigo de la konsekvencoj de la atako kontraŭ la ĉefurbo de Suda Osetio, fakte defendante la vidpunkton de Georgio.

UK-numero de Heroldo

HeKo 366 5-B, 27 aug 08

Kiel kutime “Heroldo de Esperanto” situas en la unua vico por raporti pri la Universala Kongreso, danke al sia aperofteco. La numero 2125 estas dediĉita al la du ĉefaj eventoj en la UK-semajno: la kongreso mem en Roterdamo kaj la parlamenta sesio de la Esperanta Civito en Bruselo. Kun ambigua aludo en la frunta titolo: “la stelo de l” najbaro estas ĉiam pli verda”…

Universala Kongreso seniluziiga

HeKo 366 4-A, 26 aug 08

Cent-jariĝo estas vere unika jubileo. Oni devas atendi pliajn cent jarojn por havi ĝin. Ĉiu kiu festas ian centjariĝon klopodas inventi ion kion ĉiuj festantoj longe memoros, iun aparte originalan programeron. […] La oficistoj de UEA kiuj organizis la jubilean UKon en Roterdamo montris eĉ ne ereton da inventemo. La kongreso estis pli ol tradicia.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.