En KCE kurso pri la esperanta literaturo
Pro la subita rezigno de la instruisto, la kurso pri arkivistiko ne okazos. Kultura Centro Esperantista proponis alternative al la aliĝintoj kurson pri la historio de la esperanta literaturo, gvidotan de prof. Giorgio Silfer. La aliĝintoj kiuj akceptis la alternativon komencos studi 16 aŭgusto 2023, dum kvin tagoj. Eblas aliĝi (kontraŭ la sama kotizo) kaj sekvi skajpe.