Per lasta ĉina patrolo ĉesis interlingvistiko en Poznano

HeKo 840 6-A, 13 jul 24

“Kaze de la dua anonco de la studoj en 2023 – post sukcesa unua jaro – neniu esperantisto aliĝis krom kvin ĉinaj studentoj, kio ne estis sufiĉe por startigi la sekvan grupon. UAM fermis la studojn. La nuna restos unika, tre pozitiva, eksperimento.” Tiuj vortoj de prof. Ilona Koutny funebras pri la sorto de la interlingvistikaj studoj en la universitato de Poznano, post dudek kvin jaroj da aktiveco. Prof. Koutny mem ĵus emeritiĝis.

Ĉu du sesioj de la Civita Parlamento en 2025?

HeKo 840 5-C, 12 jul 24

Tre malofte la Civita Parlamento kunsidas du fojojn jare, kaj ĉiam dum la unua mandatjaro, kun la inaŭgura sesio eke de la printempo kaj alia ordinara fine de la aŭtuno. Ĉu estos la kazo en 2025?

“La kunvokon kundecidas la eliranta kaj la eniranta Konsuloj. La unua estas sen. Riichi Karibe, kiu ne rekandidatos por la Senato, la dua ne estas konata” klarigas sen. Giorgio Silfer. Kiel Vickonsulo kaj do interima Konsulo, li esperas ke la unua sesio disvolviĝos en Eŭropo kaj la dua en Afriko.

En Eŭropo nia Parlamento gastis en Svislando (plej ofte),  Budapeŝto (trifoje), Bruselo (du), Malago (du), Stokholmo (unu), Italio (unu). Ekster Eŭropo ĝi kunsidis en Bujumburo (2017). 

Pli da katalunesko en la tria NAKSE

HeKo 840 4-B, 10 jul 24

Esperanta Naturamikaro proponis al Kataluna Esperanto-Asocio (tiam prezidata de s-ro Oscar Puig) kunorganizi aŭ almenaŭ aŭspicii la unuan NaturAmikan KulturSemajnon en Esperanto, okazontan en Katalunio oktobre 2022. La respondo estis negativa, kaj ĝis nun la organo de la asocio eĉ ne aperigas la koncernajn gazetarajn komunikojn. Sola reago de KEA-anoj estis akra riproĉo de estrarano, pro la traduko de la nomo de la NAKSE-urbo: Rozoj. Kiam lin dementis la blazono mem de tiu civito, kun tri belaj rozoj, li skribe stampis la tutan Rozanaron kiel malklerajn,  eĉ etimologie analfabetajn.

Presita la aŭgusta numero 330 de "Literatura Foiro"

HeKo 840 3-B, 8 jul 24

Baldaŭ hejme de sia fidela legantaro, la aŭgusta numero 2024 de Literatura Foiro (330, 55a jaro) proponas, kiel kutime, alloge buntan menuon. Ĝin inaŭguras fama uvertura poemo de la 16-jara Arthur Rimbaud, per traduko de Kálmán Kalocsay. Poezio gastas lirike ankaŭ per Minosun, humure per Carlo Minnaja, traduke per la maltano Ĝiorĝ Pisani, esperantigita de Carmel Mallia.

La balotsistemoj kondiĉas demokration

HeKo 840 2-E, 7 jul 24

Diversaj balotsistemoj kondiĉas demokration. Se oni aplikus la britan (unupersonan) al la elektoj por la franca parlamento, ĉi tiu estus preskaŭ tute Lepenisma, post la unua balotrundo. Se oni aplikus la francan en Britio, la rezulto ne estus tiel katastrofa por la konservativa partio. Se oni aplikus la israelan kun blokita kandidataro, la voĉo de la popolo estus malpli influa ol tiu de la partioj. Se oni aplikus la italan, necesus ĉiam heterogenaj koalicioj en konkuro. Se oni aplikus la turkan, necesus altega kvorumo por eniri la parlamenton.

Akademiano plendas pro misservo en Roterdamo

HeKo 840 1-B, 5 jul 24

“Lastatempe aperis multaj Esperantaj libroj, kiuj ne aperas en la katalogo de UEA nek en la rubriko ”Laste aperis” de ties revuo, sed estas aĉeteblaj ekzemple ĉe Amazon kaj similaj retvendejoj. La ekzemploj, kiujn mi konas, estas ĉiuj tradukaĵoj aŭ reeldonoj kaj do ne elekteblaj por la Laŭro [de la Akademio], sed estas grave rimarki, ke “Laste aperis” ne plu funkcias kiel antaŭe”. Tiel plendas Akademiano (kaj Lingva Komitatano).

Nova retejo por la Pakto, novaj retejoj por LF-koop kaj aliaj

HeKo 839 9-C, 2 jul 24

Hieraŭ startis la nova esperantio.net, kies refreŝigo koncernas internajn paĝojn (ekz. Dokumentojn) eĉ pli ol la novaĵagentejon mem. Al la novigita retejo kupliĝas https://literaturafoiro.com, esenca por orientiĝi pri la plej longdaŭra kultura revuo en esperanto. Kaj tria retejo estos baldaŭ lanĉota, pri la kulturaj produktoj kaj servoj de ĉiuj paktintaj establoj, kun la ebleco rekte mendi publikaĵon aŭ aliĝi al aranĝo.

La projektojn prizorgas la stabanoj de la Esperanta Civito, kunlabore kun eksteraj fakuloj. La fino de la Parlamenta mandato evidente skuas kaj stimulas al realigo. Interalie, male al esperantio.net, la ceteraj retejoj riĉas je bildoj.

La ekstrema dekstro survoje al la plejmulto en Francio

HeKo 839 8-E, 30 jun 24

La elektoj por la Parlamento de la Franca Respubliko konfirmas la fortan kreskon de la ekstrema dekstro, gvidata de Marine Le Pen kaj Jordan Bardella, konstatitan por la Parlamento de Eŭropa Unio. La konfirmo alvenas malgraŭ la paralela kresko de la partopreno en la baloto.

Preter lokaj faktoroj kiuj ludas ekzemple en la transmaraj teritorioj, kiel Nova Kaledonio kaj Melanezio (kie la ekstreman dekstron nutras aŭtonomistoj kontraŭ sendependistoj), la sukceson klarigas ĝenerala malkontento pro la Macron-politiko, kies lasta taktika eraro (anticipa dissolvo de la Deputitĉambro) egalis al suicido por la centrisma bloko.

La demokrata partio bezonas rapide posteulon

HeKo 839 7-E, 29 jun 24

La historio de la balotoj por la usona prezidenteco registras la unuan debaton inter la du ĉefaj kandidatoj en televizio neniam antaŭ la monato septembro: la ĵusa debato inter Biden kaj Trump en junio estas escepto el kiu oni rajtas dedukti kaj malicon kaj prudenton. Alivorte: en la demokrata partio oni konscias pri la stato de la eliranta prezidento, kaj oni decidis testi la aferon tre frue, por havi la tempon trovi la necesan anstataŭanton.

Eŭropa Unio pli kaj pli NATO-komplementa

HeKo 839 6-E, 28 jun 24

La nomoj de la kandidatoj al la tri ĉefaj oficoj de Eŭropa Unio (kvar kun la prezidanto de la EU-Parlamento) ŝajnas montri kontinuecon en la strategio de EU dum la lastaj jaroj. Diverĝon aludas la rezigno pri la verduloj kiel parto de la majoritato, tial eble bremsadon de la politiko kiuj furiozigas terkulturistojn. Sed la proponita reelekto de s-ino Ursula van der Leyen kiel ĉefkomisaro, akompanate de s-ino Kaja Kallas kiel komuna proparolisto de la ekstera politiko, konfirmas rigidiĝon de EU rilate la interslavan militon.

Charters inter nostalgiuloj kaj delirantoj

HeKo 839 5-A, 26 jun 24

Dek tri (la taroko de la morto) monatojn antaŭ la fino de lia mandato prezidanton Duncan Charters varletas du opozicioj, en stranga konkuro. Unuflanke la diversaj nostalgiuloj pri la Centra Oficejo; aliflanke diversaj delirantoj pri la sorto de esperanto. Por la unua, heterogena opozicio de bulleristoj kaj kamaĉistoj, la komuna denominatoro estas la litanio: kun la Centra Oficejo nur kreskanta deficito, sen ĝi la morto. Por la dua, pli homogena taĉmento el ĝisostaj finvenkistoj, la ĉefa deliranto ŝajnas Renato Corsetti: ne pro minacoj (kio karakterizas la svisan UEA-komitatanon), sed pro la persisto.

Pli frondo ol fronto, sed pli vasta kontraŭ UEA

HeKo 839 4-A, 26 jun 24

Post la skandalisma nordeŭropa retgazeto, voĉtubo de la bullerismo; apud la diversaj Moleonoj, Milleroj kaj pliaj kamaĉistoj; nun kontraŭ la Universala moviĝas eĉ la Internacia (iama Ĉe-)Instituto en Hago. Ĉiuj kongrue al la devizo (pregita siatempe de László Szilvási), laŭ kiu pli gravas centra oficejo ol komitato kaj estraro kune. Atentinde estas ke leviĝas atako el la instruistaro (kvankam ne ILEI), nuntempe la plej influa lobio en UEA. Jen la opinio de s-ino Jolanta van Holstein, sekretario de Internacia Esperanto-Instituto:

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.