Internacia Tago de la Memoro

HeKo 322 4-C, 27 jan 07

Hodiaŭ oni memoras la viktimojn de la Holokaŭsto, per la Internacia Tago dediĉita al ili (rezolucio 60/7 de UN je 1 novembro 2005). Tiutage en 1945 la pretervivintoj en la koncentrejo Auŝvico estis atingitaj fare de la Ruĝa Armeo.

Jen bona okazo (re)legi la tre interesan artikolon pri la savo de la 25.000 bulgaraj hebreoj en “Literatura Foiro” n-ro 221, junio 2006.

Esperanta kandidato por la Nobel-premio

HeKo 322 2-B 26 jan 07

La Esperanta PEN-Centro referendumis inter siaj membroj pri la eventuala kandidato al la Nobel-premio pri literaturo. El la selektita kvino (Marjorie Boulton, Miguel Fernández Martín, István Nemere, Giorgio Silfer, Spomenka Ŝtimec) du verkistoj ricevis tri, respektive ses voĉojn. Ĉi-lasta, akceptinte la proponon, estos kandidatigita por 2007.

Monda Socia Forumo fermiĝas en Najrobo

HeKo 321 9-C, 25 jan 07

Dum la semajno de la Monda Socia Forumo mortis du gravaj personecoj, kiujn MSF honoris: la franca filantropo Abbé Pierre kaj la pola ĵurnalisto Ryszard Kapuczinski. La kronikista talento de ĉi-lasta estas ĝuebla ankaŭ en esperanto, per la verko “Ebono”, tradukita de c-ano Tomasz Chmielik. La kvindek mil partoprenantoj en la Monda Socia Forumo honoris ambaŭ personecojn.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.