Finita la enketo pri sen. Dieter Rooke
Daŭris kvindek minutojn la hodiaŭa aŭdienco de la Kortumo en Andaluzio pri la enketo koncerne senatanon Dieter Rooke. Fizike alestis kortumanoj Andrés Martín kaj Bertil Nilsson; skajpe restis disponebla la akuzinto, dum la akuzito ne estis kontaktebla.