Ĉu nur ducento da SAT-anoj en 2022?
“Je la 4a de junio 2022 la membraro de Sennacieca Asocio Tutmonda konsistis el 402 membroj, el kiuj 202 repagis sian kotizon por 2022, kaj 163 pliaj pagis minimume por 2021. Kompare kun la lasta jaro, la manko de kvardeko da akurataj kotizpagoj eble ŝuldiĝas al la malfruo en la aperritmo de Sennaciulo” deklaras la oficiala raporto de la Laborista al la ĵusa (nur virtuala) kongreso.