La agonio de "Kontakto" akompanas TEJOn al nigra truo

HeKo 791 6-A, 27 jul 22

“Mi estas konsternita pri la malfruego de Kontakto, kiu estas sola konkretaĵo por varbado de novaj esperantistoj — mankas kialo membriĝi en TEJO, se Kontakto ne eldoniĝas. Duonjaro forpasis, neniu ĉi-jara numero estas eldonita. Eble homoj rezignos pri TEJO pro tio.” Tiel lamentis Hans Becklin en la Komitato de la Junulara, telematike kunsidinta 23 julio 2022.

Kvin monatoj da milito en orienta Eŭropo

HeKo 791 5-A, 26 jul 22

La milito en orienta Eŭropo eniris sian sesan monaton kaj ĝi komencas forkonsumi psikajn energiojn ankaŭ en Esperantio, speciale en la Universala, la sola grava internacia organizo aŭ subjekto kiu ne kondamnis la agreson de Rusio kontraŭ Ukrajno, kompare al TEJO, SAT kaj la Esperanta Civito. Nur ĉi-lasta sin esprimis per rezolucio de la propra ĉefa organo, la Senato.

Ne eblas familia nomo kiel persona nomo

HeKo 791 3-C, 22 jul 22

La interpelacio de sen. Anna Bartek esence demandas, ĉu ekzistas personaj nomoj malpermesataj en la Esperanta Civito, kaj tial rifuzeblaj ĉe la Registra instanco okaze de civitaniĝo.

La ĉapitro pri onomastiko en Lex Valeria pri la familia juro ne traktas tiun temon, sekve necesas referenci al la svisaj kodoj, laŭ la art. 5 de nia Konstitucio.

Onomastika demando en interpelacio de la Blanka grupestrino

HeKo 791 1-C, 19 jul 22

“Kiel rilatas la Civitaj instancoj al persono kiu petas la esperantan civitanecon, havante en sia nomo rektan referencon al krimulo aginta kontraŭ la homaj rajtoj kaj eĉ persekutinta nian lingvon kaj nian popolon, ekzemple Adolfo Hitler kaj Jozefo Stalin?” Jen la teksto de ĵusa interpelacio de sen. Anna Bartek, Blanka grupestro en la Senato de la Esperanta Civito.

Soveteska sistemo jam decidis pri estraroj

HeKo 790 9-A, 13 jul 22

Kaj en la Universala kaj en la Junulara la elektoj al la respektivaj estraroj ne estas pli ol formalaĵo: specifaj komisionoj selektas la kandidatojn kaj proponas ilin al baloto kiu validas apenaŭ pli ol ratifo. Tiuj kandidatoj ne estas ligitaj al strategia programo: ne ekzistas la demokratio de la Esperanta Civito, kun du aŭ eĉ tri alternativaj kandidatlistoj kuplitaj al propraj programoj.

Profilitaj la strukturo kaj programoj de EIE

HeKo 790 8-B, 9 jul 22

La fakrondo plananta la Esploran Instituton de Esperantologio, fare de Kultura Centro Esperantista laŭ komisio de la Esperanta Civito, analizis ĉi-semajne la proponojn por la strukturo de EIE, kie la kvaropa teamo provizore agas kiel akademia kolegio: gec-anoj Lorena Bellotti (rektoro), Marie-France Conde Rey (katedro pri didaktiko), Alessio Giordano (katedro pri lingvistiko), Giorgio Silfer (k

Lastaj tagoj utilaj por modifoj en via legitimilo

HeKo 790 7-C, 8 jul 22

La Registra instanco estas finonta la prespreparon de ĉiuj renovigendaj legitimiloj de la Esperanta Civito. La matrikulisto afable memorigas ĉiun, kiu havas la esperantan civitanecon, komuniki tuj eventualajn modifojn, ekz. novan fotoportreton aŭ nomŝanĝon. Sen ricevo de tia komuniko, oni utiligos la jam arkivitajn elementojn: via malfruo kaŭzos al vi ekstran (duoblan) koston.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.