Atelieroj kiel atuto en KEF
La 11a Kultura Esperanto-Festivalo proponis interesan menuon kun diversaj kulturgrupoj sub la nomo “atelieroj”: pri marionetfarado, kantado, jogo, Yumeiho-masaĝo, ĉigongo. Ili ĉiuj okazis en la festivalejo mem (kiu afable disponigis matojn se necese), krom tiu pri marionetfarado, en la ĉarma pupteatro “La Turlutaine”: ĉi-lasta estis la sola en la franca, postinterprete de Andres Bickel.