Saluto al la bulgara kongreso
Estimataj kaj Karaj Esperantistoj,
Gecivitanoj,
Estimataj kaj Karaj Esperantistoj,
Gecivitanoj,
La ĵus aperinta numero 20 de “Esperantista Tribuno” prezentas la riĉan agadon de la Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirchev” — Razgrado (Bulgario) dum la lasta jaro.
Ene de dek tagoj estis jam redaktitaj la du aŭgustaj numeroj de “Heroldo de Esperanto”, dediĉitaj al la kongresoj de UEA, TEJO, ILEI kaj aliaj.
La numero 2091 (10:2006) fontas ĉefe el la raportoj de Marie-France Conde Rey kaj Dieter Rooke, korespondantoj de HdE en Florenco, kun multaj fotoj.
La aŭgusta numero 222 de revuo “Literatura Foiro” estas tre riĉa je tekstoj, aŭtoroj kaj temoj.
Sabaton la 9an de septembro la ĝenerala kunveno de Hungaria Esperanto-Asocio, sub la prezido de prof. d-ro György Nanovfszky, aprobis la novan statuton, kiu konformas al la normoj de Eŭropa Unio.
Sen. Tiziana Rogora eliras de la Verda grupo kaj eniras la Blankan, per letero al la Konsulo, prof. d-ro hab. Walter Zelazny, kaj al la Verda grupestro, sen. Bertil Nilsson. Ŝi motivis la decidon per la frazo: “la programon [de la Blanka listo] mi trovas pli konforma al mia nuna politika orientiĝo”.
La Vickonsulo pri internaj aferoj, sen. Ljubomir Trifonchovski, informas ke tri kandidatlistoj estis regule liveritaj ĝis la hodiaŭa limdato, por la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito, okazontaj ekde novembro 2006, kun ĝenerala skrutinio la 15an de decembro 2006 en ok balotejoj (ses en Eŭropo, po unu en Togolando kaj Venezuelo). Jen la profilo de la tri listoj.
Per letero al la Konsulo, kun kopio al la kortumanoj, c-ano Giorgio Silfer anoncis sian demision el la arbitracia instanco de la Esperanta Civito, kun la suba klarigo:
La Esperanta PEN-Centro, per sia sekretario c-ano Ljubomir Trifonĉovski, partoprenis la 9an PEN-konferencon en Ohrid (Makedonio), 14-17 septembro 2006, kiun ĉeestis reprezentantoj de ankoraŭ dudek PEN-Centroj el Eŭropo, Azio kaj Ameriko. La delegitojn akceptis la ĵus elektita prezidanto de la Makedona Parlamento, Ljubiŝa Georgievski.