La (mal)nova redaktopolitiko de la UEA-organo
La Estraro de Universala Esperanto-Asocio liveris al la Komitato gvidliniojn por la redaktopolitiko de la asocia organo. La preskribo de la celoj estas interesa, kaj pro la malfacileco plenumi la unuan, kaj pro la diferenco kun la ĝisnuna praktiko en la ceteraj.