Heroldi, FEI kaj farisei
Fine de la pasinta jarcento, pro la forpaso de la neforgesebla granda esperantistino Ada Fighiera Sikorska, la historia trisemajna gazeto, kiu nun jam naŭdek jarojn akompanas la alternajn ŝancojn de la movado kaj ĝiajn problemojn, havis ne sendoloran ŝanĝon de proprieto. La konata ideologia dualismo, nomata “finvenkismo/raŭmismo”, ludis gravan rolon en tio.