En UEA kreskas la malkresko de la membraro
HeKo 644 2-A, 8 maj 17
Komence de majo 2016 la UEA-membraro sume superis kvar mil, sed ĉi-jare ĝi restis sub 3.800, kun pli ol 7% minuso. “La ciferoj estas eĉ pli maltrankviligaj ol mi timis” komentariis la svisa UEA-komitatano Dietrich Weidmann, leginte la interan raporton pri la stato de la membraro.