julio 2018

Kvina Afrika Esperantologia Semajno en Burundio

HeKo 684 5-B, 18 jul 18

Kultura Centro Esperantista anoncas la unuan liston de la studantoj akceptitaj por la 5a Afrika Esperantologia Semajno, kiu disvolviĝos en Buĵumburo fine de decembro 2018.
Ili estas gec-anoj Moresson Feidangaï, Augustin Kakozwa, Kuluba Mbomba, Tharcisse Ndayizeye, Asha Ndikumana, Eric Nsengiyumva, Abasi Nshimirimana, Honoré Sebuhoro, Muruta Shabani.

Elita renkonto en literatura kafejo

HeKo 684 7-B, 20 jul 18

Elita publiko ĉeestis hieraŭ la 48an literaturan kafejon, organizitan de Fajszi Amika Rondo en Budapeŝto, sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro. Ĉeestis interalie du ELTE-profesoroj (Iván Bujdosó kaj Balázs Wacha), la fama literaturkritikisto Vilmos Benczik, la vidvino de Bernard Golden kun sia filo Lariko, nia kantistino Anjo Amika kaj la paro de “La Ondo de Esperanto”.

Manifestoj fiaskas se ili produktas ekonomian bakroton

HeKo 686 4-C, 28 jul 18

La unua pafo de Universala Esperanto-Asocio kontraŭ raŭmismo venis el la plumo de d-ro Probal Daŝgupto (tiam li preferis O-finaĵon), kiu en la asocia organo difinis la Manifeston “intelekta bankroto”. Al li replikis d-ro Jouko Lindstedt, sed kompreneble la redaktoro (Simo Milojeviĉ) aperigis nek la replikon nek la Manifeston mem.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.