La Kapitulo kunsidis en Rozoj
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidis fizike en Rozoj 2-3 oktobro 2023, sub la prezido de la Vickonsulo, Giorgio Silfer. Senkulpiĝis la Konsulo, daŭre konvaleska. Alestis la Blanka grupestrino, invitita.
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidis fizike en Rozoj 2-3 oktobro 2023, sub la prezido de la Vickonsulo, Giorgio Silfer. Senkulpiĝis la Konsulo, daŭre konvaleska. Alestis la Blanka grupestrino, invitita.
La estraro de la Universala, kiun la ĵusa kongreso en Torino premis al decido ene de malpli ol monato, prokrastadas la aprobon de AKSO, la grandioza retejo kiu kostis jam centmilon da eŭroj, plejparte pro salajro al unu persono.
La rezulto de la baloto por la Parlamento de Slovakio konfirmas la dividon de Eŭropo en du frontoj diverĝe orientitaj kaj politike kaj more. Unuflanke situas la Uniemaj, aliflanke la EU-skeptikaj suverenemuloj. La unuaj subtenas la militan engaĝon favore al Ukrajno, inkluzive de embargo kontraŭ Rusio; la duaj bremsas pri tiu engaĝo kaj kontraŭas la embargon.
Kadre de festivalo pri historio, la Esperanto-Grupo de Bolonjo kaj Itala Fervojista Esperanto-Asocio organizas seminarion pri la temo “Kio okazis en julio 1980 en Raŭmo: esperanto inter fina venko kaj komunuma sento”, sabaton matene 21 oktobro 2023.
La antifeminisma politiko de la pola registaro, prezidata de Jaroslav Kaczynski, mobilizis virinojn baloti kaj kontribuis al la malvenko de la dekstrema kaj suverenisma partio reganta la landon jam dum ok jaroj. “Leĝo kaj Justeco” (PiS) restas la unua partio, sed perdis multajn voĉojn kaj tre malprobable sukcesos formi ankoraŭ novan registaron, certe ne unukoloran.
Okaze de la arĝenta jubileo de la Pakto la Civita “banko” nuligis ĉiujn ŝuldojn de afrikanoj pro mikrokreditoj, krom du. La ŝuldoj plejparte devenis el la aĉeto de libroj, kiujn ne ĉiuj partoprenintoj en Afrikaj Esperantologiaj Semajnoj (AfrES) pagis komplete al la koncerna konto en burundia bankofilio.
Laŭ propono de la Vickonsulo, la Kapitulo fermos la Okcidentan Legacion en Bruselo, antaŭ la fino de 2023. La fermon tute ne kaŭzas manko de financaj rimedoj, ankaŭ ne manko de konstanta personaro: la Kapitulo kore dankas la nekonstantajn helpantojn en Belgio. La legacio estas fermota proteste kontraŭ Eŭropa Unio; la motivoj de la protesto estas esence tri.
Per 500 voĉoj poraj, 21 kontraŭaj kaj 24 sindetenaj hodiaŭ la Parlamento de Eŭropa Unio, prezidata de la malta deputitino Roberta Metsola, aprobis nedevontigan rezolucion kiu firme kondamnas la terorismajn atakojn de la palestina armita partio Hamas kaj agnoskas al Israelo la rajton defendis sin, en la respekto de la humaneca internacia juro.
Trista novaĵo epilogas ĉe la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko kaj Arkivo. Ĝin komunikas preskaŭ plorante c-ano Lennart Svensson el Esperanto-Garden, kie oni stokis (aŭ stakis) amason da libroj el diversaj fontoj, unuavice la biblioteko de Sveda Esperanto-Federacio.
“Mi ĵus rimarkis, ke miaj mesaĝoj ne plu aperas en la listoj UEA-membroj kaj Landa Agado. Ĉu io misfunkcias ie?” enketis togolandano Koffi Gbeglo ĉe koncernata helpanto en Eŭropo. La roboto komunikis la forbaron en la itala (anstataŭ la franca), kiu estas la denaska lingvo de tiu helpanto, nun rezidanta en Londono.