TEJO: ses minus unu deficitaj kongresoj
Laŭ la oficiala financa raporto de la estraro de TEJO, dum la lastaj jaroj la junularaj kongresoj estis ĉiuj deficitaj, escepte de unu: por IJK -25.747; -3.289; +23.118; -12.306; -264; kaj Retoso -1.190.
Laŭ la oficiala financa raporto de la estraro de TEJO, dum la lastaj jaroj la junularaj kongresoj estis ĉiuj deficitaj, escepte de unu: por IJK -25.747; -3.289; +23.118; -12.306; -264; kaj Retoso -1.190.
La portreto de Selma Lagerlof situas en malnova 20-krona sveda bankbileto: ŝi vivis en la sama regiono de Lesjoforso; tioman sumon fondumo Pro Esperanto proponis al la bankrotkuratoro por aĉeti la tutan Esperanto Gården, kaj li akceptis. La subskribo de la kontrakto ĉe notario okazis 10 septembro 2025. La suban intervjuon de HdE respondas fonduma konsiliano.
Granda ŝtormo malhelpis multajn alesti fizike la prelegon de c-ano Giorgio Silfer, antaŭhieraŭ en la Solidardomo de Stokholmo, sidejo de la norda legacio de la Esperanta Civito; kompense alestis en virtualo ĉiuj studentoj de la kurso pri literaturo kadre de la Esplora Instituto de Esperantologio, kiuj antaŭpreparis sin pri la du ĉefaj esperanto-verkistoj en Svedio: Stellan Engholm kaj Fer
La Formiketoj, organiza teamo de la 4a NaturAmika KulturSemajno en Esperanto, okazonta en Tossa de Mar / Toso-de-Maro 12-18 oktobro 2025, ĵus difinis la lastajn detalojn de la programo: ĝi enhavos kvin ekskursojn kaj promenojn, prelegojn, esperanto-kurson, prezentojn de famaj artistoj kiel JoMo, Kajto kaj Arno Lagrange, kaj alio.
Aktivas la fonda komitato de Esplora Instituto de Esperantologio, kies celo estas prepari la fondan asembleon de EIE en Stokholmo, decembro 2025; ĝis nun branĉo de Kultura Centro Esperantista, EIE fariĝos memstara establo, kun la statuso de privata transnacia feria altlernejo registrita en Svedio, do en Eŭropa Unio.
Daŭras la preparlaboroj por la lanĉo de Arcadia, organo de Interlingvistika Centro, laŭplane en 2026. Flanke de la kutima redakcia triopo (konsistanta el c-anoj Alessio Giordano kaj Giacomo Comincini kaj s-ro Francesco Giuliano) nun kunsidas stabila grupo da kunlaborantoj, el multaj kulturaj kaj laboraj medioj de Itallingvio.
La 6an de decembro 2025 tagmeze la malfonda Asembleo de Itala Interlingvistika Centro okazos en restoracio de Como (kvartalo Ponte Chiasso, Italio); tuj post la lunĉo la samaj partoprenintoj trairos piede la landlimon kaj kunsidos en najbara kafejo de Chiasso (Svislando) por la fonda Asembleo de Interlingvistika Centro kiel societo laŭ la svisa juro, heredanta la antaŭan.
La simpozio de Kultura Centro Esperantista pri andragogio kaj didaktiko estas prokrastita al la komenco de majo 2026: la prokraston motivas precipe la nedisponeblo de ILEI-estraranoj kiuj en unua momento akceptis la inviton por la komenco de novembro 2025, kaj la disponeblo de aliaj prelegontoj por posta dato.
La registaroj en Esperantio similas al du tipoj de monstroj (etimologie: mirindaĵoj).
La tradicia Esperantio (de landa asocio al UEA-estraro aŭ SAT-plenumkomitato) alkutimigis esperantistojn nur al la modelo de Hidro: unu korpo kun kelkaj kapoj.
En Esperantio nuntempe cirkuladas similaj mesaĝoj: “Prezidento Donald Trump anoncis, ke la maldekstra organizaĵo Antifa ekde nun estas konsiderata kiel terorista organizaĵo. Antifa originis en Germanio kaj konsistas el diversaj ekstremaj maldekstraj batalgrupoj. Kelkaj el ili eĉ ricevis subvenciojn el Bruselo…”