Ĉu vere vendo kaj transloko en Roterdamo?
La buĝeto 2026 publikigita de la Universala donas surprizajn informojn: ĉe la oficistaro, la oficeja domo, la eldonaĵoj, kiuj estas parto de la kostoj; sed ankaŭ ĉe la rimedoj – el tiu buĝeto oni deduktas ke en 2026 okazos nek vendo nek transloko, kvankam UEA anoncis la vendon de Nieuwe Binnenweg 176, vakigota ĝis aprilo 2026 plej malfrue.