La domestra ofico de Dieter Rooke ĉesos je 31 aŭgusto 2013, precize tutan jaron post la komenco, laŭ komuniko de Fondumo Pro Esperanto kiel regio. Li daŭre loĝos en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono, kiel ordinara luanto (kaj KCE-komitatano).
La domestroj responsas pri la pureco, ordo kaj sekureco de la nemoveblaĵo(j) al ili konfidita(j). En la kazo de sen. Rooke temas pri du apartaj nemoveblaĵoj en Ĉaŭdefono: Esperanto-Domo de KCE (kvin apartamentoj kaj du salonoj) kaj Elfonesto de LF-koop (unu apartamento).
F-ino Lynda Tchakoundé provizore deĵoros en septembro (post formado kiel kvalita inspektoro en aŭgusto), atende al la nova domestro, oficonta ekde oktobro 2013.
Aldonu komenton