Baldaŭ nova domestro por KCE kaj LF-koop

HeKo 536 1-C, 14 jul 13

La domestra ofico de Dieter Rooke ĉesos je 31 aŭgusto 2013, precize tutan jaron post la komenco, laŭ komuniko de Fondumo Pro Esperanto kiel regio. Li daŭre loĝos en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono, kiel ordinara luanto (kaj KCE-komitatano).

La domestroj responsas pri la pureco, ordo kaj sekureco de la nemoveblaĵo(j) al ili konfidita(j). En la kazo de sen. Rooke temas pri du apartaj nemoveblaĵoj en Ĉaŭdefono: Esperanto-Domo de KCE (kvin apartamentoj kaj du salonoj) kaj Elfonesto de LF-koop (unu apartamento).

F-ino Lynda Tchakoundé provizore deĵoros en septembro (post formado kiel kvalita inspektoro en aŭgusto), atende al la nova domestro, oficonta ekde oktobro 2013.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.