Gesenatanoj Lucien Kagina kaj Anna Bartek akceptis la inviton de Hilelista Esperanto-Komunumo kaj liveris ĉi-semajne al la Konsulino proponon de rezolucio pri la hodiaŭa stato de la cionisma solvo de la hebrea demando, konforme al la artikolo 26 de la Senata reglamento.
Dum leĝopropono trairas tutan procedon de riceveblo kaj senatokonsulto, rezolucipropono estas aŭtomate enskribenda en la tagordo de la venonta senata sesio, ĉi-kaze en Bujumburo, 1 januaro 2026. La rezolucipropono estas subskribebla ankaŭ de aliaj senatanoj, de ajna parlamenta grupo: HEK esperas tion, alikaze ĝi restos nur opozicia propono kaj riskos malsukcesi.
Kompreneble la teksto de la propono estas modifebla ene de la senata debato, ankaŭ ĉar inter la nuna semajno kaj la jarfino multo povas okazi. Tamen la rezolucio restus aktuala, sendepende de la evoluo de la situacio en Palestino, pri kiu la Senato jam sin esprimis per principa orientiĝo en 2009.
(hek/Blanka)
Aldonu komenton