FEM kunvokis sian ordinaran asembleon

HeKo 882 2-B, 07 aŭg 25

Morgaŭ je 16h00 okazos la Asembleo de Feminisma Esperanta Movado, ĉe la Helvetia Esperanto-Domo, en ĉeesto de la nuna Komitato, kie bedaŭrinde mankos la du lastatempe forpasintaj membroj: c-inoj Marie-France Conde Rey kaj Agneta Emanuelsson.

Krom la renovigo de la Komitato, la asocio debatos pri sia strategio dum la venontaj jaroj. Post la ĉeso de la revuo “Femina”, FEM kontribuas al specifa rubriko en “Literatura Foiro”. La valorigo de la literaturaj kontribuoj fare de virinoj al tiuj du periodaĵoj, kaj ankaŭ al “Heroldo de Esperanto”, trovas konkretan realigon en la novelaro de c-ino Etel Zavadlav, eldonota de LF-koop.

Lastatempe FEM aktivis favore al la aprobo de la direktivo Eriksson-Giordano pri la prevento de seksa molestado dum esperanto-kongresoj, precipe la junularaj: la koncerna aplika edikto estas ĵus promulgita de la Kapitulo.

(fem)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.