Forumano Nshimirimana interogacias pri TEJO

HeKo 704 4-C, 28 mar 19

C-ano Abasi Nshimirimana, delegito de Islama Esperanta Klubo ĉe la Forumo, ĵus demandis al la Konsulo pri la jena:

a) ĉu la gejunuloj, kiuj havas la esperantan civitanecon kaj ne atingis la 35an aĝjaron, devus aŭtomate esti individuaj membroj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo?

b) en tiu kazo, se la TEJO-aneco estus deviga, ĉu la Civito pretus pagi la koncernajn kotizojn el la propra kaso?

La Konsulo taksis la demandon ricevebla. La respondo estas atendata okaze de la venonta parlamenta sesio.

La interogacio koncernus plurajn dekojn da homoj, plejparte en Afriko. Ŝajnas ke, se ĉiuj gejunuloj kiuj havas la civitanecon aliĝus al TEJO, ĝia individua membraro kreskus inter 15% kaj 20%.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.