Germanaj delegitoj prokrastigas promocion de ENa

HeKo 575 5-B, 14 jun 15

La mondkongreso de Naturfreunde International prokrastis je plimulto la atribuon de la A-statuso al Esperanta Naturamikaro, kiu de post 2012 estas C-membro de NFI. Ne favoraj al tiu prokrasto, do por la tuja atribuo de la A-statuso, estis svisaj, italaj kaj flandra delegitoj; pozitiva ankaŭ la sinteno de la Junulara Sekcio de NFI. La baloto okazis hieraŭ dum la malferma sesio de la kongreso, en Olomouc (Moravio).

La prokrasto surprize kontrastis kun la sinteno de la estraro kaj de la ĝenerala kunveno, kiuj mem proponis la A-statuson. Ni memorigu la diferencon: A-membroj rajtas alparoli la kongreson, voĉdoni, elekti kaj esti elektitaj; B-membroj rajtas alparoli kaj voĉdoni; C-membroj rajtas nur alparoli (sed ne pagas kotizojn, male al A- kaj B-membroj). La opozicio kontraŭ la promocio de la statuso venis esence de la germana delegacio, kaj ĝi kongruis kun ĝenerala sinteno de fermiteco kaj ekskludemo, kritikado kontraŭ la Viena centralo, manko de flekseblo kiu tanĝis arogantecon.

En sia prezento al la kongreso, la delegito de ENa, sen. Giorgio Silfer, persvade klarigis kial ENa estas registrita en Hispanio kaj tial ĝi estas reprezenta hispana sekcio. En NFI la plej fortaj sekcioj estas la aŭstra kaj la germana: pro la granda deficito akumulita dum la lastaj du jaroj la germanoj forte konfliktas kun la aŭstroj, ĉe kiuj situas la centralo. Post la forigo de la ĝenerala direktoro, la pozicio de la estraro mem estis malforta: la germana delegacio eĉ rifuzis la  deŝarĝon de la estraro pri la financa raporto 2014. Do la diskuto pri ENa pasis en etoso de kvazaŭa timemo de la eliranta gvidantaro vidalvide al la germana opozicio. Tamen nia delegacio (dua membro estis c-ino Perla Martinelli, sekretario de ENa) sukcesis eviti voĉon definitive kontraŭan al la A-membreco, tiel ke la kongreso simple aprobis la prokraston al la posta kongreso.

En tiu etoso de timemo ekis ankaŭ la diskuto pri la germana propono transloki la sidejon de Vieno al Bruselo. C-ano Silfer tiam petis la parolon kiel la unua kaj, laŭdinte pli fruan germanan intervenon pro la lucida politika analizo, substrekis duoblan malkoherecon de la germana delegacio: unue, kiel eblas proponi translokon ĝuste post kritiko pro la nuna financa krizo? ĉu en Germanio oni ne konscias pri la kostoj de delokigo? due, kiel eblas pledi por migro al Bruselo (kiu estas la ĉefurbo de NATO, ne de Eŭropa Unio — ĝi havas pli ol unu ĉefurbon) cele al pli efika financa lobiado, kiam la germana delegacio ĵus invitis ne perdi sian tempon petante almozon de la “fiaj eŭrokratoj”? La germanaj naturamikoj montras sin laŭdindaj kiel politikaj analizantoj, bedaŭrinde ne kiel organizaj manaĝeroj.

La alparolo de c-ano Silfer (kiu sin esprimis en la franca, laŭ la Civita normo) kuraĝigis la reziston kontraŭ la germana propono, unuavice fare de la junularo, kaj poste de la aŭstroj kaj aliaj. Germanio fakte restis izolita en la kongreso, kaj estis devigata repreni sian proponon.

Ĝenerale, la kongreso utilis por konigi Esperantan Naturamikaron kaj alnodi novajn amikecojn. Kaj krome “preni la mezurojn” de la antagonisma flanko, kiu certe ne imagis trovi sur sia vojo talentan oratoron sukcese pledantan kontraŭ ties ĉefa propono.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.