HeKo 612 6-A, 2 sep 16
La kolumnisto de “La Ondo de Esperanto”, pseŭdonime subskribanta kiel Komitatano Z, en sia ĵusa artikolo parolas aperte pri agonio de Universala Esperanto-Asocio. Laŭ la anonimulo “kulpas la komitato, ĉar ĝi reelektis la kernon de la estraro (Fettes prezidanto, MacGill vicprezidanto, Schäffer ĝenerala sekretario) kiu grave malsukcesis en sia laboro.” Jen la filipiko:
“Malofte eblas mezuri la atingojn de la estraro same konkrete kiel ĉi-foje. (…) Kiom ni scias, neniu komitatano demandis eĉ pri tiel baza afero kiel la membronombro, kiu devis kreski 10% ĉiujare. Ne ĝenis la reelekton de la ĉefaj estraranoj ankaŭ la skandala malfruo de la revuo, kies junia numero ne aperis ĝis la UK, kvankam en ĝi devis esti la estrara raporto. Kaj la redaktoro kaj la prezidanto aplombe promesis en Nitro, ke ĝi aperos ankoraŭ dumkongrese, sed meze de aŭgusto eĉ la reta versio mankis. Tiu rompo de promeso kaj la prisilento de la kaŭzoj de la malfruo — eĉ spite la insistajn demandojn de la prestiĝaj komitatanoj Loes Demmendaal kaj Brian Moon — venis jam post la estrara elekto sed devus esti la unua alarmo pri miselekto.”
Kaj tiel finas la verda Demosteno (aŭ Demonstreno?):
“Diversaj signoj montras, ke UEA estas en profunda krizo, kaj estas apenaŭ kialo por fidi, ke la estraro kondukos ĝin al firma grundo. La komitato prenu sian kontrolan devon serioze kaj estu preta depostenigi la estraron eĉ antaŭtempe, se pozitiva turno ne okazos. (…) Post la [novaj] elektoj sur la podio de salono Zamenhof sidu teamo, al kiu la kongresanaro povos rigardi kun fiero kaj nova espero. Se ne, poste jam ne plu gravos.”
La roterdama Kasandro preterglisis la ĉefan pekon laŭ la antiraŭmistoj, nome la cedon de la Fettes-estraro al la aspiroj de aŭtonomio ĉe la junularo. Eble ĉar li rimarkis, ke preskaŭ nur komitatanoj super la 70a jaro pretus preni la bridojn, dum tiuj kiuj atingis eĉ ne la duonon de tiu aĝo aliancas al Fettes. Komitatano Z, ankaŭ vin atendas la fina benko, en la maljunulara sekcio de TEJO.