Se ne bankrotos pluraj junularaj organizoj, ekde 2028 ankaŭ Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (kaj UEA) melkos malpli da ora lakto el la eŭropunia bovino: la risko evidentiĝas, se konsideri la ĵus prezentitan plurjaran buĝeton de ĉefkomisarino Ursula von der Leyen.
Fakte la “monstre granda buĝeto” estas aprobenda de la EU-Parlamento (plimulte) kaj de la Eŭropa Konsilio (unuanime), sed sen konsistaj elsarkoj, kiuj reduktos ankaŭ la financadon al la junularo, ĝi ne estas aprobebla. Nome de la germana registaro Stefan Kornelius tuj deklaris: “Tiom ŝveligita buĝeto ne estas akceptebla en momento kiam ĉiuj membroŝtatoj ege strebas firmigi siajn naciajn bilancojn”.
La neo de Germanio al la (germana) ĉefkomisaro aldoniĝas al aliaj neoj el diversaj flankoj, unuavice multaj EU-parlamentanoj. Efektive la “Ursula buĝeto” kunmetas ekologian programon kaj rearmadon, socialan subtenon kaj agrikulturon; sed kontentigi ĉiun ne eblas.
Oni deduktas ke la saltostango situas tro alte, ĝuste por negocadi ke ĝi ne tro malaltiĝu. Restas pli ol du jaroj por tiu marĉandado, sed kun majoritato malkvieta kaj febliĝanta.
(Giorgio Silfer)
Aldonu komenton