La subskribinta Anna Bartek, senatanino de la Blanka grupo, interpelacias la Konsulinon pri la efektiva stato de la adresaro kuplita al la domajno de la Esperanta Civito.
Premiso: ekde 2001 retpoŝtan adreson eblas ricevi senpagan en la domajno esperantio.net por ĉiu aktiva civitano, kiu ĝin deziras. Tio funkciis bone ĝis la nuna mandato. Subite ĉi-jare aperis malfacilaĵoj en la uzo de tiuj adresoj.
La malfacilaĵoj rezultis el nova administra strategio kiun mi, reprezentanto de la Senata opozicio, ne komprenas. Inter la malfacilaĵoj elstaras la neebleco uzi la adreson en alia komputilo ol la propra kaj la devigo kupli unu adreson ene de la alia.
Demando: Bonvolu klarigi la nunan strategion de administrado kaj specife respondi:
a) kial tiu ĉi nova tendenco redukti la ĝisnunajn rajtojn?
b) kial ĉi tiu nova tendenco elimini adresojn de establoj?
c) ĉu estas garantio ke la nova tendenco respektas la privatecon de la adresoj?
d) ĉu estas garantio pri manko de aŭtoritata kaj arbitra kontrolo de la adresoj?
Mi antaŭdankas pro la respondoj kaj petas afiŝi en HeKo, laŭ mia rajto, ĉi tiun interpelacion.
Komentoj
02a Okt 2025 Ĵaŭ - 09h02
a) Kial tiu ĉi nova tendenco redukti la ĝisnunajn rajtojn?
Neniu limigo al uzo de propra komputilo estas enkondukita. Tio eblus nur per IP-adreso kaj nia provizanto Infomaniak eĉ ne disponigas tiun eblecon. Se uzanto konas la pasvorton de konto, povas ensaluti en ĝin kie ajn kaj kiam ajn.
Aliflanke, ĉar uzata komputilo memoras la ensaluton per “kuketoj” kaj restas ensalutinta, uzinte ĉiam saman komputilon la uzantoj de esperantio.net ofte forgesas sian pasvorton; foje ili restis ensalutintaj tiel longe, ke ne plu memoras eĉ kiel ensaluti.
Kutime forgeso de pasvorto estas solvebla se kreante sian konton oni registris ĉe ĝi alternativan retpoŝtadreson, kie eblas aŭtomate ricevi ligilon por agordi novan pasvorton sen ies helpo. Tamen la antaŭa delegito pri retpoŝto ĉe esperantio.net kreis kontojn sen alternativa retpoŝtadreso. En tiuj kazoj, uzantoj devas peti helpon de la delegito, kiu ne estas dungito de Infomaniak sed nur volontulo de la Civito, por kiu helpado de pasvort-forgesintoj estas nur unu tasko inter multaj.
Ĝis nun tiu problemo estis evitita, ĉar la antaŭa delegito konservis la unue kreitajn pasvortojn, aŭ la uzantoj mem konfidis siajn pasvortojn al li. La nova delegito ne plu daŭrigas tiun praktikon ĉar ĝi estas kontraŭa al ĉia koncepto de sekureco, pro du kialoj:
Tial, same kiel ili neniam kundividu la pasvorton de sia privata konto ĉe Gmail aŭ alia provizanto, uzantoj de esperantio.net ne donu sian pasvorton al la delegito de la Konsulino, kiu tiel respondecus pri sekurec-rompoj kaj identec-falsado se ili okazus.
Forgeso de pasvortoj estas aparte ofta problemo por uzantoj de pluraj adresoj ĉe esperantio.net, kiuj devas memori plurajn pasvortojn. Tial, kiam uzanto de pluraj kontoj forgesis pasvorton, la nova delegito laŭ oportuneco forviŝis unu el la ensalutaj kontoj kaj kuplis ties retpoŝtadreson al alia konto de la uzanto, tiel ke, uzinte nur unu fojon la specifan pasvorton de la retpoŝtadreso (kiu estas malsama de la pasvorto de la ensaluta konto), la uzanto povu uzi ambaŭ retpoŝtadreson en la sama konto, kaj memori nur unu pasvorton. Kvankam la uzanto devas kutimiĝi al tiu nova maniero uzi sian retpoŝton, ĝi estas multe pli oportuna ol uzi plurajn pasvortojn, forgesi ilin, kaj tial kontakti la delegiton kaj atendi helpon.
b) Kial ĉi tiu nova tendenco elimini adresojn de establoj?
Neniu retpoŝtadreso de establo estas eliminita, kaj povas esti ke la senatanino fakte celas forigon de la ensaluta konto por la adreso budapest [ĉe] esperantio [punkto] net (budapest[at]esperantio[dot]net), kiu tamen plu ekzistas kaj uzeblas kaj kiun mi kuplis al ŝia persona konto, same kiel mi povus kupli ĝin al tiu de aliaj homoj, por ke ĉiuj uzu ĝin samtempe. Kuplado de retpoŝtadresoj aparte utilas en la kazo de establaj retpoŝtadresoj uzataj de pluraj homoj, ĉar permesas al uzantoj ŝanĝi sian ensalutan pasvorton pli ofte por plia sekureco de sia persona konto, sen elŝlosi la aliajn rajtigitajn uzantojn de kundividata retpoŝtadreso. Ankaŭ, tiel la delegito povas pli certi kiu uzas kiun adreson.
c) Ĉu estas garantio ke la nova tendenco respektas la privatecon de la adresoj?
Teĥnike la nova praktiko garantias pli bonan privatecon kaj sekurecon ol la antaŭa, ĉar neniu pasvorto estas kundividata, kaj plifaciligas ĝian oftan ŝanĝon. Estas vero ke, same kiel antaŭe, la delegito povus siaflanke ŝanĝi pasvorton de alia uzanto, elŝlosi kaj trompe anstataŭi lin/ŝin kaj legi ties retpoŝton, sed la uzanto tuj rimarkus la enfiltriĝon, malkiel antaŭe. Kiu ne fidas la delegiton de la Konsulino, tiu ne uzu personan retpoŝtadreson ĉe esperantio.net sed kreu alian ekzemple ĉe Infomaniak mem per la servo myKSuite. Ankaŭ estas vero, ke teĥnikistoj kaj servil-administrantoj de Infomaniak povas legi kies ajn retpoŝton, ĉar ĝi estas nur simpla teksto ĉe la servilo, malferma kiel poŝtkarto. Kiu ankaŭ ne fidas Infomaniak-on mem, tiu malfermu konton ĉe Protonmail aŭ ĉe alia provizanto kie la retpoŝto estas tute ĉifrita, tiel ke la servil-administrantoj mem neniel povas legi ĝin. Absoluta privateco eblos nur se vi mastrumos vian propran retpoŝto-servilon, kaj eĉ tiam via poŝto restos tute neprotektata ĉe viaj korespondantoj. Retpoŝto estas esence neprivata komunikilo.
d) Ĉu estas garantio pri manko de aŭtoritata kaj arbitra kontrolo de la adresoj?
La garantio venas el tio ke la delegito agas sub la mandato ricevita, kaj kontrolata fakte kaj politike, de la Konsulino. La Konsulino estas en taga korespondado kun la vickonsulo pri biblitekoj kaj vickonsulo pri informado. La decidoj kaj la agado estis ĉiam laŭ la decidoj de la Kapitulo pri ĝenerala proceduro. La Konsulino estas ĉiam kontaktebla por iu ajn demando.
05a Okt 2025 Dim - 17h58
Mi dankas pro la rapida respondo, sed mi deklaras min nur parte kontenta pri ĝi.
03a Okt 2025 Ven - 10h10
Konforme al la Senata reglamento, art. 27, par. 3, ne okazu ĉi tie aliaj komentoj ol tiu de la interpelaciantino, ĉu ŝi kontentas aŭ ne pri la respondo de Konsulino Bellotti pere de vickonsulo Fernández.
Aldonu komenton