Apenaŭ 20-jara, Giorgio Di Nucci el Molizo (Centra Italio) aspektas jam virtuozo de la fortepiano. Efektive tia li estas, des pli ke li ludas sen la helpo de partituro, nur parkere. Tiamaniere, dum la lasta Internacia Junulara Festivalo li akompanis la aŭskultantojn en muzika promenado tra la jarcentoj, kun alemando kaj tokato, fugo kaj sonato; tamen li nur lastaŭtune ekstudis ĉe konservatorio…
Esperanto estas lia kvara lingvo. Se oni komparas la lingvojn al muzikiloj, verŝajne la itala en lia orelo memorigas fortepianon. Al kiuj instrumentoj li komparus la aliajn tri idiomojn? Tiel li respondis en “Heroldo de Esperanto” (4:2016):
“La latinan mi komparus al violono, instrumento kiun oni povas tute ŝati aŭ tute malŝati. La bona, brita angla sonoras ankaŭ antikve, kvazaŭ klavicembalo aŭ orgeno. Esperanto vekas komparon kun Theremin, elektronika muzikilo inventita de violonĉelisto Lev Termen, ludebla sen fizika kontakto kun la muzikilo mem.”
Giorgio Di Nucci gastos en Ĉaŭdefono, 19 julio 2017, por matineo ene de Junulara Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, organizata de Kultura Centro Esperantista sub la aŭspicio de TEJO kaj sponsorita de la Esperanta Civito. Lia muzika promenado tra la jarcentoj okazos en aparte sugestia salonego, aneksita al unu el la plej interesaj, karakterizaj kaj misteraj konstruoj en la urbo, fakte la plej bela tiuĝenre en la tuta Svislando.
Endas iri al JARTE por malkovri kaj aŭskulti. Informas: kce ĉe esperantio.net