Ĵus malhisinte el sia domo la stelverdan flagon honore al la Tago de la Pakto, Kultura Centro Esperantista gastigos ekde morgaŭ vespere staĝon sub la gvido de d-ino Perla Martinelli, ĉefredaktoro de “Literatura Foiro” kaj dojeno de la Lingva Komitato de Esperantio.
Ses C-gradaj diplomitoj, denaske el tri lingvoj (angla, hispana, itala, sed aldone dialekto kaj esperanto mem) trejnos sin pri frazeologio, tradukante al esperanto karakterizajn esprimojn.
“Unua kodo por nia frazeologio estis la zamenhofa proverbaro, publikigita en 1910, esperanta komplemento de la kolekto de Marko Zamenhof, valora paremiologo” klarigas sen. Martinelli. “Dum pli ol jarcento la frazeologio riĉiĝis, kiel atestas pluraj verkoj, sed la tradukado de beletraĵoj proponas ĉiam novajn defiojn. Jen kial ĉi-foje ni ne elektis specifan tekston, sed frazaron”.
La staĝanoj loĝos en komforta domo je milmetra altitudo, evitante per agrabla somera klimato la varmegon de la eŭropaj ebenejoj kaj ĝuante la transnacian gastronomion proponatan de c-ino Manuela Blanco.
Dum la semajno okazos ankaŭ la unua telematika lekcio post la longa enkonduko en realo al la semestro de EIE pri la esperanta literaturo.
(kce)
Aldonu komenton