La Kapitulo unuafoje sen Marie-France Conde Rey
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidis ĉi-semajne en Malago, ĉe la naturamika Esperanto-Domo, sub la prezido de la Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer. La unua tagordero koncernis memorigan omaĝon al la ĵus forpasinta emerita Konsulino, sen. Marie-France Conde Rey, kies cindroj situos en la Esperanta Panteono.