"Sennaciulo" draste reduktas la aperoftecon
Kreŝimir Barkoviĉ lasos la postenon de ĉefredaktoro de “Sennaciulo”, la organo de SAT, fine de decembro. Li restos en la redakta stabo (por lingva kontrolo kaj korekto de presprovaĵoj) de la gazeto, kiu tamen ne plu aperos monate, sed dumonate: ses numeroj jare kun pli da paĝoj, principe ses duoblaj numeroj.