Unua kurso por la formado de Civitaj kadroj
Estas kunvokita la unua kurso por la formado de kadroj de la Esperanta Civito, kun la celo prepari aktivulojn por la sektoroj de informado, propagando, publikaj rilatoj, asemblea tekniko. La kurso koincidos kun la Esperantologia Fakultato organizata de Kultura Centro Esperantista en Svislando, 23-29 julio 2017.