aŭgusto 2023

Ĉu de plena agnosko al plena dikotomio?

HeKo 819 3-B, 20 aug 23

Konkludante sian kurson pri la historio de la esperanta literaturo, d-ro Giorgio Silfer indikas en 2022 la finon de la sesa periodo (ekinta en 1993 post la agnosko fare de mondverkistara kongreso) kaj la komencon de la sepa. Eblas ke lia opinio ne tute koincidas kun tiu de la kunaŭtoro de “Historio de la Esperanta Literaturo” (HEL), sed argumentoj ne mankas al lia tezo.

Kvar plus du dikotomioj en la nuna Esperantio

HeKo 819 4-B, 21 aug 23

Disduiĝo estas konata fenomeno en la historio de Esperantio: sufiĉas pensi pri la secesio de la laborista movado en 1921, kaj la posta dikotomio eĉ en ĝia interno, kun la apartiĝo de la komunistoj el la ceteraj klasbatalaj esperantistoj. Dum la sesa periodo de nia literaturhistorio (1993-2022) maturiĝas la kondiĉoj por kvar dikotomioj, plus du specife internaj al la Universala.

"La nomojn! la nomojn!" postulis asembleo Termidore

HeKo 819 6-A, 25 aug 23

Pri IJK 2018, oni anoncis ke estis forigito sed neniu sciis pri kiu. Cyprien Guiya [franclingvano, naskiĝis 20.5.1996] tiam estis estrarano de TEJO, kaj kandidato por re-elektado; li tamen decidis retiri la kandidatiĝon tiam en 2018 (oni ne anoncis al la komitato la kialon), sed li tamen restis kiel estrarano dum plia monato ĝis septembro (do ne estis tuj demisiinta).

La Civito preventos seksan molestadon kongrese

HeKo 819 8-C, 30 aug 23

Hodiaŭ kunsidis en Malago, kun telematikaj partoprenoj el Kanariaj Insuloj, Romo kaj Varno, la Kapitulo de la Esperanta Civito, sub la prezido de la Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer. La Kapitulo konstatis la definitivan demision de sen. Marie-France Conde Rey, ekstreme malsana: ŝiaj delegoj kiel vickonsulo pri kulturaj aferoj transiras al la vickonsulo pri klerigado, sen.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.