junio 2024

Virtualaj esperanto-kongresoj en regreso

HeKo 838 6-A, 17 jun 24

“Malpli da homoj partoprenis en la lasta Retoso, kompare al la pasintaj. Eble ni ne sufiĉe varbis aŭ homoj lacas pri retkunsidoj.” Tiel amare konstatis Patricio Agustin Iglesias dum TEJO-kunsido. Laŭ li, la programo estis altkvalita. Kaj ĝi perdiĝis, ĉar “pro algoritmo tamen la videoj devas esti vivelsendataj, neregistritaj aŭ ĉe dua kanalo”. Krome, ofte estas tre malbona retkonekto en Afriko aŭ Azio.

“Mi aliĝis al Retoso kaj ricevis tuj konfirmon, kun la informo ke alvenos la necesa kodo por partopreni. Sed ĝi neniam alvenis”, atestas c-ano Alessio Giordano. Probable li ne estas la sola kazo. Ja en virtualo la bona administrado devas esti reala…

UEA de ruĝo al nigro esperinde sen blanko

HeKo 838 7-A, 19 jun 24

Unuflanke d-ro Renato Corsetti kasandras pri baldaŭa bankroto, aliflanke s-ro Martin Schaeffer kasistas pri granda bonfarto: “La financa jaro 2023 estis tre bona, danke al pluraj pozitivaj evoluoj. La spezokonto denove estis ne nur ekvilibra, sed ni sukcesis nutri la rezervojn por eventualaj pluvaj tagoj de la asocio. Pozitive evoluis la enspezoj pro rentoj. Danke al la administra subvencio de la Eŭropa Unio ni havis iom pli da laborforto ol en antaŭaj jaroj. La kapitalo de la asocio kreskis danke al legaco kaj donaco kaj pro kurzo-altiĝo de la valorpaperoj.”

Lingvaj rajtoj en la venonta KCE-kolokvo

HeKo 838 9-B, 21 jun 24

“Inter minoraj, minorigitaj, minoritataj kaj eĉ malpermesataj lingvoj: kia rolo por esperanto?” estas la temo de la 11a Lingva Kolokvo, kiu disvolviĝos ĉe Kultura Centro Esperantista 1-4 majo 2025. La temo ebligas kunlaboron kun la PEN-Komitato pri lingvaj rajtoj kaj tradukado, kaj ankaŭ kun diversaj etnistoj en Esperantio.

Pli ol jardekon KCE arigas intelektulojn por diskuti pri vivanta lingvo de vivanta komunumo (en la sociologia signifo de “Gemeinschaft”, el kiu Esperantische Gemeinde kiel germanigo de Esperanta Civito). La iniciaton aŭspicias la Lingva Komitato de Esperantio, kies membroj (speciale la itallingve edukitaj Perla Martinelli, Carlo Minnaja, Giorgio Silfer, lastatempe Alessio Giordano) estas asiduaj partoprenantoj.

Nordio, kongresoj, LTSEC en la Kapitula tagordo

HeKo 838 8-C, 20 jun 24

La Kapitulo estas kunvokita al telekunsido 27 junio 2024. Pli ol unu tagordero koncernos la situacion de Esperantio en Norda Eŭropo, post longa privata vojaĝo de la Vickonsulo kaj alia venontsemajna de la vickonsulino pri internaj aferoj. Pri diversaj nemoveblaĵoj en Svedio la Kapitulo ricevis raporton de la Civita banko. Ekster Esperantio la atenton kaptos raporto de c-ano Alessio Giordano pri la situacio ĉe Unuiĝintaj Nacioj rilate lingvajn rajtojn kaj specife nian lingvon.

Progresoj en la reta informado kadre de la Pakto

HeKo 839 1-C, 23 jun 24

Preparate de Alessio Giordano laŭ origina projekto de societo Tramontána (posedata de Gábor Deák Jahn) en Budapeŝto, la 1an de julio 2024 ekfunkcios la nova retejo de la Esperanta Civito. Ĝi transprenos la tutan enhavon de la nuna, sed aldonos gravan servon, kiel la eblecon rekte mendi varojn produktitajn aŭ aliĝi al eventoj organizitaj de paktintaj establoj.

Niaj delegitoj konfrontitaj al starpunktoj pri militoj

HeKo 839 2-C, 25 jun 24

Analoge al PEN International, ankaŭ Naturfreunde Internationale klopodas esprimi unuecan starpunkton pri la nunaj plej danĝeraj konfliktoj, nome la interslava kaj la interŝemida. En la kazo de PEN ekzistas unuanima sinteno favora al Ukrajno (kun eksigo de la rusa PEN-centro en 2023), dum pri la Sankta Lando mankas unuanimeco, pro inklino al kondamno de Israelo sekve de la operaco en Gazao. Precipe la Germana PEN kontraŭas sintenon malfavoran al Israelo.

FESTO nuligita en Francio, KEF konfirmita en Svisio

HeKo 839 3-B, 25 jun 24

Jam de kelkaj jaroj danke al la cirkvito de la Esperanta Civito resurektas transnaciaj aranĝoj delonge mortintaj: unu el ili estas Kultura Esperanto-Festivalo.

Unu el la nerektaj konsekvencoj de tiuj sukcesoj estas la imitado fare de tradiciaj asocioj restintaj sen ideoj. Tial valoraj artistoj kaj prelegistoj, kies ekziston tiuj asocioj eĉ ne konis, subite estas invitataj al iliaj landaj kongresoj.

Aŭ ili klopodas relanĉi simile mortintajn aranĝojn (ekz. FESTO, kiu ĉesis en 2014), sed hazarde elektante ĝuste la saman daton de nia KEF. Bedaŭrinde poste ili estas devigataj nuligi la aranĝon pro ne sufiĉe da partoprenantoj… Sine de KEF ne estus tia fiasko: kial ili ne kontaktis STELOn kaj KCEn?

Pli frondo ol fronto, sed pli vasta kontraŭ UEA

HeKo 839 4-A, 26 jun 24

Post la skandalisma nordeŭropa retgazeto, voĉtubo de la bullerismo; apud la diversaj Moleonoj, Milleroj kaj pliaj kamaĉistoj; nun kontraŭ la Universala moviĝas eĉ la Internacia (iama Ĉe-)Instituto en Hago. Ĉiuj kongrue al la devizo (pregita siatempe de László Szilvási), laŭ kiu pli gravas centra oficejo ol komitato kaj estraro kune. Atentinde estas ke leviĝas atako el la instruistaro (kvankam ne ILEI), nuntempe la plej influa lobio en UEA. Jen la opinio de s-ino Jolanta van Holstein, sekretario de Internacia Esperanto-Instituto:

Charters inter nostalgiuloj kaj delirantoj

HeKo 839 5-A, 26 jun 24

Dek tri (la taroko de la morto) monatojn antaŭ la fino de lia mandato prezidanton Duncan Charters varletas du opozicioj, en stranga konkuro. Unuflanke la diversaj nostalgiuloj pri la Centra Oficejo; aliflanke diversaj delirantoj pri la sorto de esperanto. Por la unua, heterogena opozicio de bulleristoj kaj kamaĉistoj, la komuna denominatoro estas la litanio: kun la Centra Oficejo nur kreskanta deficito, sen ĝi la morto. Por la dua, pli homogena taĉmento el ĝisostaj finvenkistoj, la ĉefa deliranto ŝajnas Renato Corsetti: ne pro minacoj (kio karakterizas la svisan UEA-komitatanon), sed pro la persisto.

Eŭropa Unio pli kaj pli NATO-komplementa

HeKo 839 6-E, 28 jun 24

La nomoj de la kandidatoj al la tri ĉefaj oficoj de Eŭropa Unio (kvar kun la prezidanto de la EU-Parlamento) ŝajnas montri kontinuecon en la strategio de EU dum la lastaj jaroj. Diverĝon aludas la rezigno pri la verduloj kiel parto de la majoritato, tial eble bremsadon de la politiko kiuj furiozigas terkulturistojn. Sed la proponita reelekto de s-ino Ursula van der Leyen kiel ĉefkomisaro, akompanate de s-ino Kaja Kallas kiel komuna proparolisto de la ekstera politiko, konfirmas rigidiĝon de EU rilate la interslavan militon.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.