Konkludante sian kurson pri la historio de la esperanta literaturo, d-ro Giorgio Silfer indikas en 2022 la finon de la sesa periodo (ekinta en 1993 post la agnosko fare de mondverkistara kongreso) kaj la komencon de la sepa. Eblas ke lia opinio ne tute koincidas kun tiu de la kunaŭtoro de “Historio de la Esperanta Literaturo” (HEL), sed argumentoj ne mankas al lia tezo.
Kronologie lasta el la poetoj en “Esperanta Antologio” (1958), Edwin de Kock estas la lasta mortinta el ili ĉiuj (decembro 2022). Pli frue forpasis la antaŭlasta, Baldur Ragnarsson (decembro 2018), kaj la plej grava el niaj verkistinoj en ĉiuj tempoj, Marjorie Boulton (aŭgusto 2017). Neniu plu vivas el la aŭtoroj kiuj brilis en la kvara periodo de nia literaturo, speciale en la Montevidea renesanco: ili apartenas definitive al la historia memoro de post 2022.
Tiun memoron atestas HEL, la verko de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer eldonita en 2015 (tuj kun tri represoj, ĝis 2017) — la sola libro premiita kaj de OSIEK kaj de Grabowski, samjare (2016). Eble HEL ne fermas jam periodon, sed ĝi “enpakas” la tuton.
Aliflanke, ĝuste en 2020-22 la mondo spertas la pandemian krizon, kaj Esperantio kun ĝi. Kriziĝas la grandaj supernaciaj organizoj: SAT agonias, UEA preskaŭ bankrotas. Sed kulturaj kongresoj ĉesintaj en la 2010aj resurektas ĝuste en 2022 danke al establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito (Kultura Esperanto-Festivalo, Semajno de Kulturo kaj Turismo).
Esperantio sekvas sian evoluon dikotomie, kaj tiel ankaŭ ĝia literaturo. Unuflanke la emfazo pri la propra kulturo kaj la propra popolo, minoritata sed tre vigla; aliflanke la (apenaŭ rimarkebla) skeptiko pri propra kulturo kaj la (rimarkebla) rezisto kontraŭ “la popolo”.
La kondiĉoj kunas, por deklari finita ankaŭ la sesan periodon de nia literaturo. Kia estos la sepa? Probable en la komenco ĝin karakterizos la revigliĝo de kulturaj iniciatoj, ne nur kongresaj (ekzemple literatura konkurso), sed jam kadre de tute alia Esperantio.