La esperata emancipiĝo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ŝajnas ne signifi diferenciĝon disde UEA laŭ organiza filozofio: tiurilate oni ne plu parolus pri “UEA en mallonga pantalono” (Tonkin, 1969) sed ankoraŭ pri “UEA en ŝorto”. Almenaŭ tial plendas kelkaj afrikanoj, post kaj pro la Ekevento en Benino, prepare al Internacia Junulara Kongreso.
Pri la Ekevento TEJO afiŝis detalan raporton, laŭ kiu oni komprenas ke en la benina ĉefurbo Kotonuo dudek tri gejunuloj renkontiĝis por la projekto “Afrika Eŭropa Junulara Kapabligo”, celanta trejnadon al “kapablokonstruado” (nenia rilato kun domfabrikoj). Por tiu projekto TEJO disponas je 142.290 eŭroj, el kiuj ĉirkaŭ 90% donacitaj de Eŭropa Unio.
El la seminarianoj, dek unu venis el Eŭropo kaj dek du el Afriko, ĉiuj je la kosto de la eŭropunia kontribuanto (escepte de la projekta manaĝero). Rilate Afrikon venis po tri el Benino, Burundio, Kongolando (Kinŝaso) kaj Togolando: ĝenerale nekonataj nomoj, escepte de la eterna Jérémie Sabiyumva el Burundio kaj de du lomeanoj. Pli konataj estas kelkaj beninanoj kaj la ĉefkunordiganto de la UEA-komisiono por Afriko, kiuj tamen laŭ la raporto ne partoprenas la projekton, nur iom ĉeestis (same kiel svisa sinjorino, kies hejme restintaj nepoj estas ŝiaj solaj familianoj en TEJO-aĝo).
La ĉagrenon kaj eĉ koleron ĉe Unuiĝo Togolanda por Esperanto kaŭzus la fakto, ke ties kvinopa komisiono “ad hoc” ne estus adekvate konsultita de TEJO pri la koncernaj JOTE-invitotoj. Fakte diplomatia (aŭ nur psikologia?) eraro, des pli ke preskaŭ certe la samaj tri gejunuloj invititaj de TEJO estus elektitaj ankaŭ de UTE/JOTE, ĉar efektive tri el la kvin komisionanoj ja estis en Kotonuo.
Espereble TEJO ne aplikos la kutiman roterdaman centralismon. Por la rilatoj inter nordo kaj sudo ekzistas multe pli imitindaj modeloj.