La transformo de Esperanto-Gården al granda domo por azilpetantoj renkontas plian obstaklon en la ĵusa politika starpunkto de UEA, kies landa asocio en Svedio membras en la kooperativo posedanta la tutan konstruon (sub la pezo de hipoteko pagenda al la loka civito kaze de vendo). Por kongrui kun la UEA-azilpolitiko, la gekomitatanoj de Esperanto-Gården, kaj specife la unusola aktiva surloke, devus scipovi almenaŭ la araban…
Probable tian penon (aŭ benon) ili evitos, ĉar la publika instanco prizorganta rifuĝintojn en la regiono ne utiligos la servojn de la kooperativo. Malgraŭ la unua plenumo de inspektoraj kondiĉoj, la ejo ŝajnas taŭga por akcepti esperantistojn kaj alternativajn turistojn, sed ne jam azilpetantojn el Sirio.
Unu el la plenumitaj kondiĉoj estas la instalo de multekostaj televidaparatoj, kun la ebleco spekti elsendojn de ekster Eŭropo. Fundamentismaj ekologiistoj, kiuj abomenas televizion ne malpli ol ĉasadon, havus ion por protesti tiurilate.
Aliflanke la manko de duŝejoj en la ĉambroj kaj la komunaj banĉambroj je nivelo de orienteŭropa gastejo tuj post la falo de la Berlina muro certe vekis perplekson ĉe la inspektoroj.
En Lesjöfors okazis investo de mono, tempo kaj energio, sed ŝajnas vane, laŭ la parametroj de svedaj aŭtoritatoj, kaj nun eĉ laŭ la UEA-politiko pri rifuĝintoj.