HeKo 683 4-C, 5 jul 18
Laŭ invito de la prezidanto de Esperanto-Asocio de Estonio, s-ro Tonu Hirsik, hodiaŭ matene la Konsulo de la Esperanta Civito inaŭguris per mallonga alparolo la 54ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn, kies unua renkonto, sub la nomo Baltia Esperanto-Tendaro, okazis antaŭ sesdek jaroj en Latvio.
“Pluraj el vi raportis pri siaj spertoj dum la lastaj jardekoj en BET. Mi ne parolos pri la pasinteco, sed pri la nuno kaj la perspektivoj de Esperantio” diris c-ano Silfer. “Ĝuste ĉi tiu regiono en la mondo estas la plej oportuna por tia analizo. Se oni demandus, kiu estas la plej esperantista rivero, probable oni respondus: la Danubo. Se oni demandus, kiu estas la plej esperantista maro, probable oni respondus: la Balta. Ne nur ĉar ĉi tie naskiĝis kelkaj el la unuaj, ankoraŭ ekzistantaj societoj (en Svedio ekzemple la dua en nia historio), sed precipe ĉar ĉi tiu areo travivis profundajn transformojn, socie ekonomie politike: ekde la cara epoko ĝis la sendependiĝoj fine de la unua mondmilito, tra la sovetiaj jardekoj ĝis la renoviĝo post la fino de Sovetunio.”
“Ne estas facile trovebla tia eksperimentejo de nia historio, la historio de la esperanta popolo, kia estas la landoj ĉe la Balta maro. Ne hazarde la plej fama dokumento post la Deklaracio de Bulonjo portas la nomon de balta urbo: Raŭmo. Ĉu eblos, tra nia posttagmeza debato, trovi la koordinatojn por la evoluo de Esperantio dum la venonta jardeko?” konkludis la oratoro.
Legu pli en “Heroldo de Esperanto” (eldonas kaj posedas KCE)