Estimata Prezidanto, estimata Kanceliero,
Nome de la Esperanta Civito, kiun vi honoris per invito al ĉi tiu grava tago, ni partoprenas en la ĝojo pro la ĵusa promulgado de la Konstitucia Ĉarto de la Kabinda Respubliko, ĉi tie en Bruselo, ene de palaco de Eŭropa Unio.
Ni havis la plezuron profundiĝi en la historion de Kabindo danke al renkonto kun la tiama ĝenerala sekretario de la movado, el kiu hodiaŭ naskiĝis la Respubliko; kadre de la pasintjara konferenco de UNPO, Organizo de Nereprezentataj Popoloj, kie la Esperanta Civito estas observanto kaj legitima reprezentanto de la esperanta popolo. La hodiaŭa sukceso eblas ĝuste danke al la sento de simpatio kaj solidareco kiu ligas la Esperantianojn al la ceteraj popoloj ankoraŭ ne esprimantaj subjekton de internacia juro.
Flatas nin ke via Konstitucia Ĉarto estas inspirita ĝuste de la Ĉarto de la Esperanta Civito, kvankam ĝi ne estas karakterizita de la federismo, fundamento por la strukturo de Esperantio. Aparte noviga estas la fakto, ke la ĵus naskita Respubliko bazas sin sur du elementoj egale gravaj: la diasporo kaj la patrolandanoj. Vi komencas konstrui vian demokration en la diasporo, tial ke ne eblas jam nun en teritorio sub okupacia premo. Kaj same noviga estas la fakto, ke vi ekde hodiaŭ ne estas nur kabindanoj, sed Kabindaj Civitanoj: per la kabinda civitaneco vi markas novan etapon en la jura historio de via popolo.
Kun tiu sento de simpatio kaj de jura najbareco ankaŭ ni aliĝas al la aŭspicio: “Vivu libera Kabindo!”.
Giorgio Silfer,
Konsulo de la Esperanta Civito
en Bruselo, la 4an de februaro 2011
La saluton sekvis tre longa aplaŭdo de la asembleo (nomata Nkoto Likanda, la jam ekzistanta branĉo de la Parlamento). Alestis ankaŭ la korespondanto por Bruselo de la Civita legacio unua, c-ano Jean-Marie Jacques. Estis invitita, sed senkulpiĝis pro familia engaĝo, korespondantino de la Civita legacio dua, c-ino Mariangela Varese, kiu partoprenis la UNPO-konferencon en Romo.