Longe vivu la emancipita TEJO!

HeKo 626 9-A, 16 dec 16

Post preskaŭ dudek jaroj da klopodoj, finfine TEJO emancipiĝis de UEA. Kvankam ĝi ankoraŭ loĝas en la domo de la (krom)gepatroj (T[E]JO naskiĝis el SAT-medio, kiel malkaŝas ankoraŭ la ŝiboleta epiteto “tutmonda”: tie plej aktivis la nederlandaj gek-doj Veenendaal, kunfondintoj de TJO), ĝi nun sola responsas pri siaj faroj, unuavice pri siaj financaj profitoj kaj deficitoj.

“Nun mi povas konsideri la eblon testamenti mian apartamenton al TEJO, ĉar mi certas ke ĝin ne povas ricevi UEA” komentarias eksa TEJO-ano, kiu ne plu membris en UEA ekde kiam li atingis la tridekan aĝjaron, antaŭ ol la jaro de Raŭmo.

La individua membraro de TEJO konsistas pormomente nur el la individua membraro de UEA sub la 35a aĝjaro. Sed nenio malhelpas ke aliaj internaciaj NROj, eĉ ne esperantistaj, kontraktu kun TEJO, same kiel faris UEA, por ke la propraj membroj estu TEJO-anoj. Teorie eblas individue aliĝi al TEJO ne estante UEA-ano.

Laŭ prezidanto Michael Boris Mandirola “UEA agnoskis ke nun TEJO estas jure memstara organizo, dum la kunlaboro kun UEA restas forta.” Li ne evitas pikaludon al Osmo Buller, la drasta malamiko de la emancipiĝo: “Ni fakte, sendepende je la jura statuso, laborantas kun UEA por eĉ pli difini kaj enkadrigi detalajn aspektojn de la kunlaboro, kiuj restis dum jar(dek)oj difinitaj en speco da kutimjuro konata al la Ĝenerala Direktoro”. Ne hazarde, Mandirola estis la sola UEA-komitatano kiu voĉdonis kontraŭ Buller kiel skrutinianto (kaj Francesco Maurelli unu el la tre malmultaj kiuj sindetenis…).

Konsekvence la “jura memstariĝo” de TEJO estas plia malvenko de Buller, post lia izoliĝo rilate la buĝeton 2017. Jam du batoj en nur du semajnoj, tiel ke por li restas nur alternativo: retiriĝi kaj ĝui bonan nederlandan pension de eksdirektoro, aŭ daŭrigi kiel la Kasandro de Roterdamo. Rolo tro facila, se konsideri la malkreskon de la asocia membraro, la staton de la servoj, la koliziojn en Afriko…

Mandirola etendas la manon: “mi ankaŭ scias ke kelketaj homoj, ambaŭ en TEJO kaj UEA, draste kontraŭis ĉi tiun evoluon, kio kaŭzis momentojn da forta kaj iom streĉa konfronto. Nun la diskutoj pri tiu temo iĝas pasinto.
Kun pli klara kaj agnoskata organiza fundamento, mi esperas ke la fokuso de niaj diskutoj povos finfine esti malpli burokrata kaj pli enhava kaj agadevoluiga kaj tiel ni povos reveni al fruktodona kaj harmonia kunlaboro.”
Statistikemuloj neniam ekscios kiom da virinoj respektive viroj favoris la emancipiĝon de TEJO, nek kiom da eŭropanoj respektive ekstereŭropanoj, nek kiom da emeritaj respektive eminentaj, ktp… sed almenaŭ unu aferon oni certe konas — la seksan orientiĝon de la plej drastaj kontraŭuloj, kaj en UEA kaj en TEJO. El tio, kio povas esti nur hazardo, ni mem ne eltiras konkludon. Aliaj eble jes.

Komentoj

C-ano Carlo Minnaja

Aludo pri la seksa inklino de favorantoj aŭ malfavorantoj de iu aŭ alia situacio estas abomena.  Oportunus tuja forigo de la koncernaj linioj kaj pro la digno, je kiu la Civito absolute rajtas, kaj por eviti la entrenon en proceson: tiu hontinda seksisma sinteno de HeKo ja skandale daŭras de jaroj.

Redakcio

Rilate la unuan parton de via komentario, ŝajnas ke vi mem eltiras konkludon, kiun ni ne eltiris. Do sub via responso estas la koncerna opinio, dum ni limiĝis je pura konstato.

Rilate la duan parton, via aserto estas tute senbaza: sufiĉas legi la plej lastan HeKomunikon kiu tuŝas la temon.

Sen. Anna Bartek

La Blanka Listo povus ne ŝati la politikon de Israelo en la okupitaj palestinaj teritorioj. Sed tio neniom signifus ke la Blankanoj estas antisemitaj aŭ kontraŭjudaj.

Simile, la Blankanoj povus ne ŝati, ke gejoj klopodas formi klikon influan en UEA kaj lobii kontraŭ la sendependeco de TEJO. Sed tio neniom signifus ke ni estas homofobiaj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.