HeKo 638 9-C, 25 mar 17
La nuna problemo de Eŭropo estas, ke ĝi ne estas nun politike demokrata estaĵo, sed ĝi estas regata de povoj, kiuj ne akiris politikan legitimecon de la eŭropaj popoloj (ekzemple Eŭropa Centra Banko), aŭ kiuj ne respektas la demokratan principon de federismo ene de la Unio (iuj ŝtatoj havas pli da voĉdona povo ol aliaj). Do estas juste ke Eŭropo iru tra la vojo de reala federismo, laŭ la celoj de la Manifesto de Ventotene de Rossi kaj Spinelli, kiujn oni forgesis ĝis nun.
La Esperanta Civito povas utili al tiu ĉi procezo de federisma integriĝo kiel modelo de demokrata federismo, same kiel esperanto, kiel kulturo de integriĝo kaj respektemaj rilatoj inter popoloj, povas esti modelo por la rilatoj inter eŭropaj popoloj.
Raŭmisme ni ne celu la firmon de esperanto kiel eŭropa lingvo malplena, sed ni asertu la esperantajn kulturon kaj valorojn kiel vojon al la eŭropaj civitismo kaj federismo, unua paŝo al la monda federismo kaj integriĝo. Kompreneble tio signifas, ke se Eŭropo atingus veran federismon, aŭ alproksimiĝus al la atingo de ĝi, esperanto povas esti unu el la plej bonaj vojoj, kaj rilate al la integriĝo de la popoloj per sia kulturo, kaj rilate al la praktika solvo de la lingva problemo je politika nivelo.
La du aferoj (esperanta kulturo kaj esperanta lingvo) devas iri ĉiam kune por esti utilaj al la eŭropa integriĝo.
Marco Cattaneo,
senatano de la Verda grupo, 2011-16
(HeKo 638 9-C, 25 mar 17)