Esperanta Civito

Naturamikara asembleo 2016 en Malago

La prezidanto de Esperanta Naturamikaro, sen. Julio Herrero, ĵus kunvokis la ordinaran asembleon al Malago, ĉe la Esperanto-Domo, 18 marto 2016. La Asembleo, krom la rutinaj tagorderoj, debatos pri du statutmodifoj.

La unua estas la enkonduko de nova membrokategorio: la partneraj societoj, nome la neesperantistaj sed similcelaj societoj kun jura personeco registrita en Hispanio, kiuj rajtus funkcii kvazaŭ loka aŭ regiona sekcio. La unua el ili situas en Asturio. ENa havas jam du proprajn sekciojn, en Andaluzio kaj en Kanariaj Insuloj.

La dua koncernas la kreon de fakaj rondoj: flaŭristoj (plantamika rondo), ornitologoj (birdamika rondo), mikologoj (fungamika rondo).

La sekvan monaton, 15-17 aprilo 2016, la naturamika Esperanto-Domo gastigos seminarion pri la naturamikaj domoj, al kiu delegitojn sendos almenaŭ kvin landaj federacioj de Naturfreunde International.

[HeKo 590 7-B, 18 jan 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0458 s s 
  Total: 0.0597 s s